Eŭropa Revizora Kortumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Revizora Kortumo estas la institucio kiu kontrolas la kontojn de la Eŭropa Unio. Ĝi ekzamenas la kontojn de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Unio, kaj kontrolas ĉu la financa mastrumado estis efika kaj bonrezulta. La Revizora Kortumo publikigas la rezultojn de siaj laboroj forme de jarraporto, kiu temas praktike pri ĉiuj politikterenoj de EU, de specialaj raportoj pri apartaj temoj, kaj de opinioj. La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. Ĝiaj membroj plenumas siajn taskojn plene sendepende, en la ĝenerala intereso de la Unio. La Revizora Kortumo havas sian sidejon en la urbo Luksemburgo.
- Kategorio Eŭropa Revizora Kortumo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Eŭropa Revizora Kortumo en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
Rapidaj faktoj institucio de Eŭropa Unio • Court of Audit, Komenco ...
Eŭropa Revizora Kortumo | ||
---|---|---|
Latinlingva logotipo de la Eŭropa Revizora Kortumo | ||
institucio de Eŭropa Unio • Court of Audit | ||
Komenco | 18-a de oktobro 1977 vd | |
Geografia situo | 49° 37′ 23″ N, 6° 8′ 55″ O (mapo)49.6231666.148679 | |
Sidejo | Luksemburgo | |
| ||
Tipo | Institucio de Eŭropa Unio | |
Prezidanto | Klaus-Heiner Lehne | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |