Drohobiĉ
urbo en Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Drohobiĉ aŭ Drohobiĉo (ukraine Дрогобич, pole Drohobycz, jide דראָביטש) estas urbo en okcidenta parto de Ukrainio, en la nuna Lviva provinco (ukraine Львівська область, Lvivska oblast'). Ĝi estis ĝis 1959 administra centro de la samnoma provinco. Laŭ la stato de 2021, en la urbo vivis 74 610 loĝantoj sur areo de 41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 820 loĝantoj/km².
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Drohobiĉ (stacidomo). |
Drohobiĉ / Drohobycz / דראָביטש | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de provinca signifo • setlejo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Ukrainio | ||||
Provinco | Lviva provinco | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 82100–82119 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 74 610 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 820 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 21′ N, 23° 30′ O (mapo)49.3523.5 [+] | ||||
Alto | 297 m [+] | ||||
Areo | 41 km² (4 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Drohobych [+] | |||||
Drohobiĉo estis fama en la 11-12-aj jarcentoj pro la salminado. Ĝi estas ankaŭ hodiaŭ minurbo, oni minas tie nafton, tergason, kalisalon, magnezion. La urbo estis inter la du mondmilioj parto de Pollando, kie ĝi funkciis kiel naftocentro de Pollando.
La urbo havas naftorafinejon, maŝinindustrion kaj malpez-industriajn uzinojn. En la urbo funkcias Instrua Altlernejo.
En la urbo naskiĝis Jurij Drohobiĉ (estas monumento al li), tie ĉi finis gimnazion poeto Ivan Franko. En tiu urbo kreadis unu el plej grandaj mondaj kaj polaj aŭtoroj - Bruno Schulz. Lia samgentano, la jud-pola Maurycy Gottlieb estis mondfama pentristo.
En la urbo loĝis renoma ukraina Esperantisto, fotoartisto Vasil Stanoviĉ.