Drake-pasejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Drake-pasejo estas akvovojo inter la suda pinto de Sud-Ameriko (Horna Kabo) kaj la norda pinto de Antarkta duoninsulo. Ĝi interligas Atlantikon kun la Pacifiko kaj apartenas al la Suda oceano.
Ĉi tiu artikolo pri geografio citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) |
Drake-pasejo | ||
---|---|---|
Drake-pasejo inter Suda Ameriko kaj Antarktio | ||
markolo | ||
Ligas akvejon | Atlantika oceano | |
kun akvejo | Pacifika oceano | |
Disigas landoparton | Horna Kabo (Suda Ameriko) | |
de landoparto | Sudaj Ŝetlandaj Insuloj | |
Datoj | ||
59° S, 63° U (mapo)-58.580213888889-62.9095 | ||
| ||
Plej malgranda larĝo | 800 km | |
Insuloj | Diego-Ramírez-insularo | |
Profundoprofilo kun oceanografiaj datoj de la surfaca akvo | ||
Ĝi estis nomata laŭ Francis Drake, kiu hazarde malkovris ĝin. Ĝin unuafoje traŝipis en 1616 Willem Cornelisz Schouten, kiu la marvojon nomumis laŭ Jacob Le Maire – malkovrinto de Horna Kabo - al Strait of Le Maire. Eblas, ke la areon – antaŭ Drake kaj Schouten – ŝipis la hispana kapitano Francisco de Hoces (1526) kaj Gabriel de Castilla (1603). Pro tio hispanaj fontoj nomas ĝin ankaŭ "Mar de Hoces".
La marvojo larĝas 700 marmejlojn kaj estas preskaŭ sen insuloj, tiel ĝi ebligas por la antarkta polusa fluo traflui la tutan globuson.
La plej karakterizaj bestoj estas cetacoj, delfinoj, albatrosoj aŭ pingvenoj.
- Drake-pasejo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Drake-pasejo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)