Doktoro Ĵivago (romano)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Doktoro Ĵivago (ruse: Доктор Живаго) estas romano de Boris Pasternak aperinta en la rusa lingvo en la jaro 1957. La romano estas nomita laŭ la ĉefrolulo, Jurij Ĵivago, kuracisto laŭ sia profesio kaj poeto, kaj okazas inter la Rusa Revolucio de 1905 kaj la Dua Mondmilito. La nomo de la romano aludas al la rusa vorto por vivo, жизнь, centra temo en la romano. La romano temas pri viro disŝirita inter du virinoj, sur la fono de la Oktobra Revolucio. La rakonto estas bazita sur biografia fono. Ĝi estas bazita sur la rolulo de Olga Ivinskaja, poeto kiu estis la amanto de Pasternak dum la lastaj 13 jaroj de sia vivo. Tiu ĉi amafero estis dokumentita en la romano "Lara", same kiel en romano verkita de Olga Ivinskaja. Sur pli profunda nivelo, la romano diskutas la detruajn efikojn de la perforto kiu akompanis la Oktobran Revolucion sur la vivoj de privataj individuoj.
Доктор Живаго | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Boris Pasternak |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1957 |
Eldonejo | Feltrinelli |
Ĝenro | historia fikcio |
La romano estis verkita dum dek jaroj, de 1945 ĝis 1955, kaj estas konsiderata de la aŭtoro mem kiel la pinto de sia verkado kiel prozisto. La romano estas akompanata de la rima poezio de la ĉefa ĉefrolulo - Jurij Andrejeviĉ Ĵivago. La romano traktas personajn demandojn de esenco - la sekretoj de vivo kaj morto, problemoj de rusa historio, judismo kaj kristanismo, dum samtempe prezentas la larĝan bildon de la vivo de la rusa intelektularo sur la fono de drama periodo de la jarcentŝanĝo al la rusia enlanda milito. La romano estis negative akceptita de la literatura komunumo kaj malakceptita de la eldonejo pro la ambigua opinio de la aŭtoro pri la Oktobra Revolucio de 1917 kaj ĝia efiko al la daŭrigo de la vivo en Rusio. La romano estis transformita en plenlongan filmon fare de David Lean en kiu stelulis Omar Sharif kaj Julie Christie en 1965, kaj kelkaj televidserioj, la plej lastatempa el kiuj elsendiĝis en Rusio en 2005.