Doctor Who
brita sciencfikcia televida serio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Doctor Who (angla lingvo por "Doktoro Kiu") estas longdaŭra brita sciencfikcia televida serio produktata de la BBC. La serio temas pri aventuroj de mistera temp-vojaĝisto nomata "The Doctor" (La Doktoro) kiu kun kunvojaĝantoj esploras tempon kaj kosmon solvante problemojn.
Doctor Who | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Doctor Who |
Originala lingvo | brita angla lingvo |
Origina lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ĝenro | sciencfikcia televida serio, agada televida serio, aventura televida serio, tempo-vojaĝa televida serio, televida dramserio, tempo-vojaĝa fikcio |
Aktoroj | Sylvester McCoy • Samuel Anderson • Pearl Mackie • Penelope Wilton • Jenna Coleman • Alex Kingston • Arthur Darvill • Karen Gillan • John Barrowman • Catherine Tate • Freema Agyeman • Noel Clarke • Billie Piper • Elisabeth Sladen • Kate O'Mara • Jon Pertwee • Tom Baker • William Hartnell • David Tennant • Patrick Troughton • Peter Capaldi • Jacqueline Hill • Colin Baker • Peter Davison • Paul McGann • William Russell • Christopher Eccleston • Matt Smith • Carole Ann Ford • Sarah Sutton • Roy Skelton • Geoffrey Beevers • Katy Manning • Caroline John • Bonnie Langford • Nicholas Courtney • Deborah Watling • Frazer Hines • Lalla Ward • Roger Delgado • Richard Hurndall • Nicola Bryant • Peter Purves • John Leeson • John Scott Martin • Anthony Ainley • David Banks • Michael Sheard • Louise Jameson • Sophie Aldred • Anneke Wills • Peter Pratt • Mark Strickson • Janet Fielding • John Hurt • Jodie Whittaker • Sacha Dhawan • Alisha Bailey • Ncuti Gatwa • Bradley Walsh • Tosin Cole • Mandip Gill • John Bishop • Millie Gibson • Matt Lucas |
Muziko de | Murray Gold |
Amplekso | |
Sezonoj | 36 |
Epizodoj | 862 |
Elsendo | |
Unua elsendo | 23 nov. 1963 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
La serio estas listigita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longdaŭra sciencfikcia televida serio en la mondo, kaj ankaŭ estas grava parto de brita popkulturo. Ĝi estas notinda pro siaj imagemaj epizodoj, kreivemaj malmultekostaj specialaj efektoj, kaj pionira utiligo de elektronika muziko. En Britio kaj eksterlande, la serio estas kulta fervoraĵo simile kiel Star Trek, kaj influis generaciojn da britaj televidaj profesiuloj, multaj kiuj plenkreskis rigardante la serion. Ĝi gajnis Premion BAFTA por la Plej Bona Drama Serio en 2006.
La originala serio daŭris de 1963 ĝis 1989. Televida filmo estis farita en 1996, kaj la serio estis sukcese relanĉita en 2005, produktita de BBC Kimrio.