Distrikto Kaposvár
distrikto en Hungario / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Distrikto Kaposvár [kapoŝvAr] (hungare Kaposvári járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy. Ĝi situas sur montetaro en la meza kaj orienta partoj de la departemento (en la sudorienta parto de la lando).
Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Distrikto Kaposvár | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Suda Transdanubio, Departemento Somogy | ||
Ĉefurbo | Kaposvár | ||
- koordinatoj | 46° N, 18° O (mapo)46.36666666666717.783333333333 | ||
Akvokolektejo | 1 591,36 km² (159 136 ha) [+] | ||
Areo | 1 591,36 km² (159 136 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 107 512 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 67,56 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Kaposvár | |||
Fermi
La distrikta ĉefurbo estas Kaposvár, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ aliaj 3 urboj, la ceteraj 74 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 1 591,36 km² (la plej granda hungara distrikto), kie loĝas 117 492 homoj. La loĝantoj okupiĝas pri agrikulturo kaj bestobredadoj, sed en Kaposvár oni laboras ankaŭ en diversaj servoj. Menciindas, ke tie funkcias la unusola uzino pri sukerbetoj de la lando.