Diskuto:Prononco de Esperanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Saluton. Mi ne certas, ĉu estas bona ideo, entute forigi la ĉapitron "prononcreguloj" el la artikoloj. Me pensas, ke ni remetu ĝin, sed eble kun iom ŝanĝita teksto. Kore --Tlustulimu 15:16, 27. Aŭg 2008 (UTC)
- La senkomenta forigo de longa ĉapitro fare de anonimulo jam similas al vandalismo. Eĉ se la ĉapitro ne perfektas, oni ne simple povas plene kaj senkomente forigi ĝin.
- Aldone, la ŝanĝoj en la IFA-tabelo ankaŭ estis malbonaj. Jam dufoje antaŭe anonimulo faris tiujn ŝanĝojn (unufoje kun simila IP-adreso, do verŝajne la sama homo), kaj mi ĉiam restarigis la antaŭan version.
- Mi nun kontrolis ankaŭ la aliajn kontribuojn de tiu anonimulo, kaj ankaŭ inter ili estis pluraj malbonaj redaktoj kaj strangaĵoj. Ĉar li ankaŭ faras kelkajn bonajn redaktojn, mi ne certas, ĉu indas tuj forbari lin. Sed ni eble kontaktu lin, kaj petu lin komenti kaj klarigi siajn ŝanĝojn.
- Mi nun restarigas la antaŭan version de tiu ĉi artikolo. Marcos 20:40, 27. Aŭg 2008 (UTC)
- Saluton, Marcos. Iu IPulo denove forigis la koncernan ĉapitron. Mi jam malfaris tion. Krome mi duone protektis la artikolon. Do, IPuloj nun havas redaktan paŭzon. Kore --Tlustulimu 08:59, 29. Aŭg 2008 (UTC)