Desierto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Desierto (Dezerto) estas franc-meksika trilera filmo de 2015 de drama temaro, reĝisorita de Jonás Cuarón kaj stelulita de Gael García Bernal. La agado okazas en dezerto inter Meksiko kaj Usono, kaj temas pri drama aventuro de eksterleĝaj migrantoj persekutitaj de sadisma murdisto.
Rapidaj faktoj Desierto, filmo ...
Desierto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Desierto |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2015, 20 apr. 2017 |
Ĝenro | filma dramo, suspensa filmo |
Kameraado | Damián García |
Reĝisoro(j) | Jonás Cuarón |
Produktisto(j) | Alfonso Cuarón |
Scenaro | Jonás Cuarón |
Loko de rakonto | Kalifornio |
Muziko de | Yoann Lemoine |
Rolantoj | Gael García Bernal • Jeffrey Dean Morgan • Alondra Hidalgo • Marco Pérez • Diego Cataño |
Produktinta firmao | Esperanto Filmoj |
IMDb | |
Fermi
La filmo estis montrita en la Internacia Kinfestivalo de Toronto 2015, kie ricevis Premion de Kinkritikistoj (FIPRESCI). Ĝi estis premierita en Usono en marto 2016 pere de STX Entertainment. La filmo estis elektita por reprezenti Meksikon en la kategorio de Plej Bona Neanglalingva filmo en Oskar-premioj. Ĝi estis nomumita por Premio Platino en la kategorio de Plej Bona Sonreĝisorado en 2017.