Delfenoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Delfenoj (Delphinidae) estas familio de maraj kaj riveraj mamuloj el la ordo cetacoj, subordo dentocetacoj. Al la familio apartenas 40 specioj. Delfenoj vivas en ĉiuj maroj.
- Delfeno alidirektas ĉi tien. Por la konstelacio, vidu Delfeno (konstelacio).
Delfeno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Frua Mioceno - Nun | ||||||||||||
Granda delfeno Tursiops truncatus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La vorto delfeno venas de la malnovgreka vorto δελφίς /del.ˈpʰiːs/ («spirito de la maro»), eble derivita de la greka δελφύς /del.pʰy̌ːs/ («utero»).
Delfenoj formas grupon kun kompleksa socia strukturo; ili kunlaboras por la ĉaso aŭ la reciproka defendo. Multaj eksperimentoj montris ilian grandan inteligentecon kaj interalie la kapablecon sin rekoni en spegulo kaj uzi ilojn. Ili havas kompleksan lingvon bazitan sur ultrasonoj ne aŭdeblaj de homoj.
Estis multaj kazoj, kiam delfeno savis vivon de homo.
Estas notinde, ke narvalo, beluĥo kaj foceno kvankam similaj al delfenoj, ne apartenas al la sama familio.
|