Daugavpils
urbo en la regiono Latgalio, la orienta parto de Latvio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Daugavpils (germane historie Dünaburg, ruse historie Невгин/Nevgin, Борисоглебck/Borisoglebsk kaj Двинcк/Dvinsk, beloruse Дзвінск/Dswinsk, latgale Daugpiļs, litove Daugpilis, pole historie Dyneburg respektive Dynaburg kaj Dźwińsk, jide דענענבורג/Denenburg) estas urbo en la regiono Latgalio, la orienta parto de Latvio. Laŭ grandeco kaj graveco la urbo en Latvio havas la duan rangon post la ĉefurbo Rigo, kaj Daugavpils estas unu el la dek latvaj ŝtataj urboj kaj la administra centro de la ĉirkaŭa distrikto Augšdaugava, kiu ne inkluzivas la urbon mem. Ĝi situas borde de la rivero Daŭgavo, latve Daugava, germane Düna, laŭ kiu ĝi havas sian nomon "Daugava-kastelo".
Daugavpils (pri aliaj urbonomoj vidu tekste) | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
ŝtata urbo de Latvio • respublika urbo en Latvio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Latvio | ||||
Regiono | Latgalio | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajto ekde | 1582 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | LV-5401 – LV-5422 | ||||
Telefonkodo | (+371) 654 | ||||
Kodo laŭ ISO-kodo | LV-DGV | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 78 850 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 244 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 53′ N, 26° 32′ O (mapo)55.88333333333326.533333333333 | ||||
Alto | 105 m | ||||
Areo | 72,5 km² (7 250 ha) | ||||
Horzono | Orient-Eŭropa somera tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Daugavpils [+] | |||||
Daugavpils distancas 232 kilometrojn de la ĉefurbo Rigo, 25 kilometrojn de la limo al Litovio kaj 35 kilometrojn de la limo al Belorusio.
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 78 850 personoj sur areo de 63,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 244 loĝantoj/km².