Datreveno de la Ne
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Datreveno de la Ne (greke Επέτειος του Όχι, Epéteios tou Óchi [eˈpetios tu ˈoçi]) estas festata en Grekio, Kipro kaj la helena diasporo la 28-an de oktobro ĉiujare. La Datreveno de la Ne memorfestas la malakcepton fare de la greka ĉefministro Ioannis Metaxas de la ultimato de la itala diktatoro Benito Mussolini la 28-an de oktobro 1940, la helenan kontraŭatakon kontraŭ la invadantaj italaj fortoj ĉe Pindo dum la Greka-itala milito, kaj la grekan rezistadon dum la aksa okupo en la Dua Mondmilito.