Daniel Guérin
franca anarkiisma autoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Daniel Guérin (naskiĝis la 19-an de Majo 1904 en Parizo, mortis la 14-an Aprilo 1988 en Suresnes) estis grava franca anarĥiisto kaj verkisto kaj frua defendanto de la homaj rajtoj de la GLAT-komunumo. Plej bone konata pro sia verko Anarkiismo: el teorio al praktiko, same kiel pro sia kolekto Nek dioj nek mastroj: Antologio de Anarkiismo en kiu li kolektis skribaĵojn pri la ideo kaj movado, kiujn ĝi inspiris. Li ankaŭ estas konata pro sia opozicio al naziismo, faŝismo, kapitalismo, imperiismo kaj koloniismo, aldone al sia subteno por la Konfederacio Nacia de Laboro (CNT) dum la Hispana Enlanda Milito. Lia revolucia defendo de libera amo kaj samseksemo influis la disvolviĝon de Kvira anarkiismo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Daniel Guérin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1904 (1904-05-19) en 17-a arondismento de Parizo |
Morto | 14-an de aprilo 1988 (1988-04-14) (83-jaraĝa) en Suresnes |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Marcel Guérin |
Infano | Anne Guérin |
Okupo | |
Okupo | politikisto • historiisto • verkisto • GLAT-aktivulo |
Verkoj | Anarkiismo: De Doktrino al Ago |
Fermi