Damião de Góis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Damião de Góis (1502-1574) estis portugala humanisto, filozofo, diplomato kaj historiisto. Lia nomo vekas grandan intereson pro la publikigita verkaro, fakte, lia figuro akiris grandan internacian projekcion, parte pro la kunvivado kaj amikeco kiun li dediĉis al Erasmo de Roterdamo, ĉefe dum la lastaj jaroj de la humanisto.
Damiani a Goes (1502-1574) | ||
---|---|---|
Portugala humanisto | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-a de februaro1502 en Alenquer, Portugalio | |
Morto | 30-a de januaro 1574 en Alcobaça, Portugalio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | humanisto tradukisto de Biblio diplomato komponisto historiisto tradukisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
El la roterdama humanisto, Góis ricevis naŭ leterojn, kiuj meritas iom da atento. Poste, la temoj elektitaj de Damiano por liaj publikaĵoj, nome, La Etiopo kaj ties Kristanismo, krom la situacio de la sameoj, estis tre aktualaj kaj vekis la intereson de la tuta Eŭropo, tiel kiel atestas la tiamaj reproduktaĵoj kaj tradukaĵoj. Kun enciklopedia penso, li estis unu el la plej kritikaj figuroj de sia epoko, vera unuiga ligilo inter Portugalio kaj la klera Eŭropo de la 16-a jarcento.