Club Atlético Independiente
From Wikipedia, the free encyclopedia
Club Atlético Independiente (esperante: Sendependa Atleta Klubo) estas atleta, sporta kaj sociala klubo kun sidejo en Avellaneda, Bonaera Provinco, Argentino. La klubo havas diferencajn sportajn disciplinojn, sed ĝi estas famkonata pro esti unua divizia futbala klubo. Aktuale ĝi havas 16 internaciajn pokalojn, do ĝi estas la 3-a plej pokalgajna klubo en la mondo.
Club Atlético Independiente | |||
---|---|---|---|
sportoklubo | |||
Kluba nomo | Club Atlético Independiente | ||
Kromnomo | Los diablos rojos -de Avellaneda-, El Rojo, El Rey de Copas, Orgullo Nacional (La ruĝaj diabloj -de Avellaneda-, La Ruĝo, La PokalReĝo, Nacia Fiereco) | ||
Fondita | 1-an de januaro 1905 | ||
Stadiono | Libertadores de América Avellaneda, Bonaera Provinco, Argentino | ||
Kapacito | 49.655 (rekonstruonte) | ||
Prezidanto | Hugo Moyano | ||
Trejnisto | Fernando Beron | ||
Ligo | Unua Divizio de Argentino | ||
Fermo 2011 | 6-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.clubaindependiente.com/ | ||
| |||
Ĝia ĉefa socia ejo estis konstruita en 1936 kaj ĝia aktuala stadiono en 1928 (ambaŭ en Avellaneda). La stadiono de Independiente estis la unua cementa stadiono en Ameriko. En 2006, ĝia rekonstruo komencis, aktuale ankoraŭ ĝi ne estas finata. Ĝia stadiono nomiĝas "Libertadores de América" (esperante: Liberiguloj de Ameriko).
Independiente estas unu de la du argentina teamoj ke dum la profesia periodo de la futbala argentino ĉiam ludis en la Unua Divizio, apud Boca Juniors. Ekde 1912, kiam la futbola argentino estis en la amatora periodo, ĝi apartenas al la unua divizio. Do kiam la profesia periado komencis en 1931, Independiente jam estis ludinto en Unua divizio. Kaj kiel River Plate descendis al la "Nacional B" (la dua divizio), Independiente konvertiĝis en la teamo kun plu kvanto da sekvantaj jaroj en la Unua Divizio. Inkluzive Super Boca Juniors ĉar Independiente havas 99 jarojn en la Unua Divizio dum Boca, 98 jarojn.
Ĝi estas konsiderata, apud Boca Juniors, Racing Club de Avellaneda, River Plate, kaj San Lorenzo de Almagro (aboce) kiel unu de la kvin granda futbalteamoj de Argentino. La klasika rivalo de Independiente estas Racing. Ili ludas la famkonata futbala konkurso nomita "el clásico de Avellaneda" (esperante: "la klasiko de Avellaneda"). La aliaj tri granda futbalteamoj ankaŭ estas historiaj rivaloj de la klubo kaj la futbala konkursoj ke ili ludas inter ili ankaŭ estas konsiderata kiel "klasikaj futbalkonkursoj".