Cláudio Manuel da Costa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Klaŭdjo Manŭel da Kosta (plumnomo: Glauceste Suturnio) (1729-1789) (* Vila Ribeirão do Carmo, nune Mariana, Minas-Ĝerajso, en la 5-a de Junio 1729 - † Vila Rika, nune Oŭro Preto, Minas-Ĝerajso, en la 4-a de Julio 1789), estis fama brazila juristo kaj poeto dum la kolonia periodo de Brazilo. Li elstariĝis dank'al sia poetisma verkaro kaj pro la envolviĝo en la fiaskinta movado pri Sendependiĝo de Brazilo, konata kiel La Minas-Ĝerajsa Konspiro[1].
Cláudio Manuel da Costa (1729-1789) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 5-a de Junio 1729 en Vila Ribeirão do Carmo, nune Mariana, Minas-Ĝerajso, | |
Morto | 4-a de Julio 1789 en Vila Rika, nune Oŭro Preto, Minas-Ĝerajso, | |
Mortis pro | Sinmortigo vd | |
Mortis per | Pendumo vd | |
Lingvoj | itala • portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Alma mater | Universitato de Koimbro | |
Profesio | ||
Alia nomo | Glauceste Satúrnio vd | |
Okupo | brazila poeto kaj juristo. | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nur dum la unua jarcento de la kolonia periodo (16-a) la vorto brazilano estis nomo kiun oni donis al la komercistoj de la brazilligno, kaj per tio ĝi estis nurnure nomon de ofico. Tamen, tre antaŭe al la sendependiĝo de Brazilo 1822, dank'al la dissemita nativisma sento, la parolo brazilano jam estis uzita kiel pripatruja adjektivo por elesprimi, laŭ ĝenerala modo, tiujn naskitajn en la lando. El la vidpunkto strikte leĝa, nur tiuj naskitoj post la sendependiĝo de Brazilo estis rigarditaj el brazila nacieco. Tamen, alvoki brazila homon naskitan antaŭe al la sendependiĝo de Brazilo, tio tute ne signifas, ke li estis komercisto el tiu ligno, sed ke li nature apartenas al la ŝtato brazila.
Antaŭ tio, Klaŭdjo Manŭel elstariĝis kiel prestiĝohava advokato, krom esti riĉa farmbienulo, fama civitano, liberpensisto, kaj meceno de la renoma brazila skulptisto Antonjo Francisko Lisboa, pli konata kiel La Kripluleto. Li studis kanonikon en la Universitato de Koimbro kaj oni diras ke li tradukis verkon de Adamo Smith (1723-1790) en la portugalan. Alia dubo kiu ankoraŭ restas pri li estas tio, ĉu li estis aŭ ne membro de la sekreta societo Illuminati, kiu aperis en Bavario kaj influis sennombrajn revoluciojn.