Cisterna vagono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cisterna vagono (ankaŭ kanistra vagono) estas varvagono, destinita por veturigado de likvaĵoj. Ĝi havas grandan cilindran cisternon kiel korpon (lokigitan laŭ longo de la vagono). Finoj de la cisterno estas duonelipsoidaj por ke ili estu pli firmaj.
En tiaj vagonoj oni kutime veturigas:
- Sulfatacidon;
- likvan tergason;
- likvan naftogason;
- Nafton;
- Produktaĵojn de nafto (ekzemple benzino aŭ dizeloleo).
Tamen ankaŭ ekzistas specifaj Cisternaj vagonoj por likvaj nutraĵoj, ekzemple
- minerala akvo
- aŭ freŝa lakto.
La cisterna vagono havas kutime 8 aŭ 16 radojn. La unuan cisternan vagonon ekuzis kompanio de Emanuel Nobel en 1883.
- Cisterna vagono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Cisterna vagono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)