Cinomuso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Prerihundoj aŭ cinomusoj kaj ankaŭ laŭ etimilogio hundomusoj (Cynomys) estas genro de plejparte herbovoraj nestotruaj ronĝuloj praloĝantaj en la herbejoj de Norda Ameriko. Tiuj ĉi bestoj estas malpli longaj kaj malpli pezaj ol marmotoj. La kvin specioj de cinomusoj estas: nigravosta cinomuso, blankavosta cinomuso, gunisona cinomuso, meksika cinomuso, kaj allena cinomuso. Ili estas speco de ter-sciuro (Tribo: Marmoteno) kiu troviĝas en Usono, Kanado, kaj Meksiko. En Meksiko, cinomusoj plejparte troviĝas en la nordaj ŝtatoj, kiuj lokiĝas ĉe la suda fino de la Grandaj Ebenaĵoj, nordorienta Sonora, norda Nuevo Leon, kaj norda Tamaulipas. En Usono, tiuj plejparte etendiĝas de okcidento de la rivero Misisipo, kvankam ili ankaŭ enkondukiĝis en kelkaj orientaj lokoj.
Cinomuso | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua Eoceno – Nun | ||||||||||||||||
Cinomuso nigravosta | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||