Christopher Reeve
From Wikipedia, the free encyclopedia
Christopher REEVE (naskiĝis la 25-an de septembro 1952, mortis la 10-an de oktobro 2004) estis usona aktoro, stelulo de la Superman-filmoj.
Christopher Reeve | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Christopher Reeve | |||||
Naskonomo | Christopher D'Olier Reeve | ||||
Naskiĝo | 25-an de septembro 1952 (1952-09-25) en New York, Novjorkio, Usono | ||||
Morto | 10-an de oktobro 2004 (2004-10-10) (52-jaraĝa) en Mount Kisco, New York, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto • sepso vd | ||||
Religio | Unitaria Universalismo vd | ||||
Etno | angla usonano vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Pound Ridge vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Lernejo Juilliard • Universitato Cornell • Princeton Day School • HB Studio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Franklin D'Olier Reeve vd | ||||
Patrino | Barbara Pitney Lamb vd | ||||
Edz(in)o | Dana Reeve | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro aktoro reĝisoro filmproduktoro voĉaktoro filmreĝisoro teatra aktoro filmaktoro scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1978 – 2004 | ||||
| |||||
En TTT | http://www.christopherreeve.org/ | ||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Superman en Superman | ||||
Premio BAFTA | |||||
La plej bona novveninto 1978 Superman | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Novjorko, kiel filo de romanisto kaj ĵurnalisto. Li jam dekjare aktoris sursceneje. Li finstudis en la drama fako de Cornell-a Universitato en 1974, li rolis en ĉentelefilmo, sed ofte ludis ankaŭ en teatro. Lia unua rolo estis ludi nepon de Katherine Hepburn-imitato ĉe Broadway.
Lia plej konata filmo estas Superman el 1978 (angle Superhomo), kiu havis tri daŭrigojn. La ĉefrolon li akiris el inter 200 kandidatoj.
En 1980 li kune kun Jane Seymour aperis en la filmo Somewhere in Time. Jane Seymour estis tiel impresita de Christopher Reeve, ke ŝi unu idon nomis laŭ li. Ankaŭ lia rolo en The Bostonians (1984) ricevis bonajn kritikojn.
La sportoŝatanta aktoro akcidentis la 27-an de majo de 1995, kiam li falis de ĉevalo kaj rompis la vertebran kolon ; ekde tiam li devis uzi rulseĝon.
Lia filmagado ekde tiam dum longa tempo paŭzis, ĉar li koncentriĝis al sia rehabilitiĝo. Kune kun sia edzino Dana Reeve li fondis la rehabitiligan centron Paralysis Resource Center, kies tasko estas, instrui al paralizitoj, vivi pli memstare.
En 1998 Christopher Reeve revenis al la aktorado: En la televida refilmigo de la Hitchcock-filmo Rear Window li okupis la rolon de paralizito, kiu de sia fenestro observis murdon. Samjare aperis lia membiografio Still Me.
La 10-an de oktobro 2004 Christopher Reeve mortis en Mount Kisco, Novjorkio. Unu tagon antaŭe li post kor-halto perdis la konscion. La kaŭzo de tio estis infekto, akirita pro vundiĝo dum la longa kuŝado. Ĝismorte li esperis, iam denove povi piedmarŝi.