Charlie Haden
From Wikipedia, the free encyclopedia
Charlie HADEN (la 6an de aŭgusto 1937 - la 11an de julio 2014) estis usona ĵazisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Charlie Haden | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Charles Edward Haden |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1937 (1937-08-06) en Shenandoah |
Morto | 11-an de julio 2014 (2014-07-11) (76-jaraĝa) en Los-Anĝeleso, Usono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Infanoj | Tanya Haden • Rachel Haden • Petra Haden • Josh Haden |
Okupo | |
Okupo | komponisto • ĵazmuzikisto • dirigento • muzikisto • basisto • diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.charliehadenmusic.com |
Fermi
Haden ludis kontrabason kaj faris sian grandan salton al famo kiel la basludanto de Ornette Coleman. Lia stilo estas karakterizita per precipe lirikaj basfrazoj, kaj liaj melodioj estas relative kompleksaj. Li estas konsiderita unu el la grandaj kontrabasistoj kaj komponistoj de moderna ĵazo.