Charles-Geneviève d'Éon de Beaumont
franca diplomato kaj spiono, fama pro sia neklara sekso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles-Geneviève d'Éon de Beaumont \ʃaɾl ʒən.vjɛv de.ɔ̃ də bo.mɔ̃\, ankaŭ konata kiel la kavaliro de Éon estis franca diplomato, spiono, oficiro, kaj literaturisto, naskita la 5-an de oktobro 1728 en Tonnerre (Reĝlando Francio), kaj mortinta la 21-an de majo 1810 en Londono (Unuiĝinta Reĝlando).
Charles-Geneviève de Beaumont Kavaliro de Éon | |
---|---|
Portreto de Charles-Geneviève de Beaumont vestita kiel ino, pentrita de Thomas Hudson ĉ.1770 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Charles-Geneviève-Louis-Auguste-André-Timothée-Robert-Pierre d'Éon de Beaumont |
Naskiĝo | 5-a de oktobro 1728 en Tonnerre, Reĝlando Francio |
Morto | 21-a de majo 1810 en Londono, Unuiĝinta Reĝlando |
Tombo | tombejo de la Malnova preĝejo Sankta-Pancras |
Lingvoj | franca |
Nacieco | Francio |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Parizo |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | Literaturisto, Diplomato, Spiono |
Ri restas fama pro sia forta emo al transvestismo kiu konfuzis riajn samtempulojn pri ria sekso, kiu fariĝis enigmo por ili. Ri vivis konata kiel viro dum 49 jaroj, kaj konata kiel ino dum 32 jaroj. Post ria morto, kuracistaro konstatis dum nekropsio ke ri havis tutajn virajn seksorganojn kvankam alia kuracista ekzameno, farita dum ria vivo sed vestite, konkludis la malon.
Ri grave rolis en la oficiala kaj ĉefe sekreta diplomatio de Ludoviko la 15-a. Ri kontribuis al la alianciĝo de Rusia Imperio kun Francio komence de la Sepjara milito. Poste, kiam ri oficis en la brita ambasejo, ri ellaboris planon pri mara invado al Britio.
Ri ankaŭ verkis diversajn eseojn pri specifaj temoj, ekzemple Memuaro pri la utileco de la kultivado de moruso kaj de la edukiĝo de silkraŭpoj en Francio.