Caro-bombo
Sovetia hidrogenbombo / From Wikipedia, the free encyclopedia
РДC-202, pli konata kiel Car-bombo (ankaŭ foje Ivan aŭ Patrino de Kuzma) estas Sovetunia termonuklea bombo, konstruita en malfruaj 1950-aj jaroj fare de grupo de fizikistoj, gvidata fare de Igor Kurĉatov. Krom Kurĉatov, en la grupo laboris Andrej Saĥarov, Viktor Adamskij, Jurij Babaev, Jurij Trutnev kaj Jurij Smirnov. La Car-bombo estas la plej forta bombo iam eksplodita en homa historio.
La kromnomo "Patrino de Kuzma" aperis pro diraĵo de Nikita Ĥruŝĉov dum la Kariba krizo: "Ni montros al Usono patrinon de Kuzma!", ĉar testo de la bombo okazis nelonge post tiu ĉi diraĵo. En la rusa "montri patrinon de Kuzma" estas idiotismo, kiu signifas minacon.