Campbell River
From Wikipedia, the free encyclopedia
Campbell River estas urbo en Brita Kolumbio ĉe la orienta marbordo de Vankuvera Insulo je la suda finaĵo de Trapasejo Discovery.
Campbell River | |
angle: Campbell River | |
urbo | |
Panorama vido al urbo Campbell River | |
Oficiala nomo: Campbell River | |
Ŝtato | Kanado |
---|---|
Provinco | Brita Kolumbio |
Regiono | Vankuvera Insulo |
Distrikto | Comox-Strathcona |
Historia regiono | Kvakiutlanoj |
Najbaras kun | Georgia Markolo |
Situo | Campbell River |
- koordinatoj | 50° 01′ 28″ N 125° 14′ 51″ U (mapo) |
Areo | 143,12 km² (14 312 ha) |
Loĝantaro | 31 186 (2011) |
Denseco | 217,9 loĝ./km² |
Fondita | 1855 |
Urbestro | Walter Jakeway |
Horzono | Pacifika horzono (UTC-8) |
- somera tempo | Pacifika horzono (UTC-7) |
Poŝtkodo | |
Situo enkadre de Kanado
| |
Situo enkadre de Brita Kolumbio
| |
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Campbell River, British Columbia | |
Retpaĝo: www.campbellriver.ca | |
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 32 588 loĝantoj sur areo de 143,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 228 loĝantoj/km². Laŭ la censo de 2006 Campbell River havas 29.572 loĝantojn kaj estas delonge konata kiel la plej bona loko de la mondo por kapti salmon.
La unuaj homoj ekloĝintaj ĉe Campbell River estis kvakiutlanoj de la laiĥkviltaĥa Unua Nacio, membroj de la triboj Weewaikai (ĉe Kabo Mudge) kaj Wewaykum (ĉe Campbell River).
Oni povas atingi la urbon per Flughaveno Campbell River; per akvoaviadila bazo nomata YHH ĉe Haveno Campbell River; per ŝipoj de Pramoj BK, kiuj regule kursas inter Campbell River kaj Insulo Quadra; kaj per la ŝoseoj konektantaj Campbell River kun tiaj najbaraj urboj kiel Courtenay, Sayward, Gold River, kaj Port Hardy.