Burĝ Ĥalifa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Burĝ Ĥalifa (arabe برج خليفة "Turo de la Kalifo", honore al Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahjan, prezidanto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj; laŭ oficiala angla nomo: Burj Khalifa), ĝis la inaŭguro Burĝ Dubaj (arabe برج دبي, "Turo de Dubajo"), estas nuboskrapulo, kiu estis konstruita en Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) fare de la projekta asocio Emaar Properties. La arkitekto estis Adrian Smith, origine parto de la usona arkitekta firmao Skidmore, Owings & Merrill, fine de la projekto memstare laboranta. Ekde aprilo 2008 la turo estas la tutmonde plej alta konstruaĵo, havas la plej multajn etaĝojn (la nombro de la etaĝoj estas 189) kaj ankaŭ la plej alte situantan praktike uzatan etaĝon. La konstrulaboroj komenciĝis en 2004, en januaro 2009 atingiĝis la fina alteco de 828 metroj. La konstruaĵo estis inaŭgurita la 4-an de januaro 2010, sub la nova nomo. Je klara vetero eblas vidi la turan pinton el distanco de pli ol 100 kilometroj.
Burĝ Ĥalifa | |||
---|---|---|---|
برج خليفة | |||
nubskrapulo • vidindaĵo • rekonilo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | altteknologia arkitekturo • novfuturismo vd | ||
Arkitekto | Adrian Smith • Marshall Strabala • George J. Efstathiou • William F. Baker • Skidmore, Owings & Merrill vd | ||
Estiĝo | 2010 | ||
Malfermo | 4-a de januaro 2010 | ||
Areo | 344 000 m² | ||
Lando | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj vd | ||
Situo | Dubajo | ||
Adreso | 1 Sheikh Mohammed bin Rashid Boulevard | ||
Situo | |||
Geografia situo | 25° 11′ 50″ N, 55° 16′ 27″ O (mapo)25.19722222222255.274166666667 | ||
| |||
Posedata de | Emaar Properties vd | ||
Retejo | http://www.burjkhalifa.ae | ||
Oni decidis la 10-an de decembro 2004 pri realigontoj de la projekto. La internacia konsorcio gvide de la sudkorea entrepreno Samsung kaj de Ĉikaga arkitekta entrepreno Skidmore, Owings & Merrill eklaboris komence de 2005. Ĝis la 28-a de januaro 2006, oni konstruis jam 25 etaĝojn. La domego staras sur bazo, por kiu oni uzis 330 000 m³ da ŝtalbetono.[1] Tiu bazo estas subgrundaj 192 pilieroj, kiuj penetras en profundon de 50 m. Parto de ili estas 39 000 tunoj da ŝtalaj traboj. Krome, por la fasadoj uziĝis 142 000 kvadrataj metroj da sunprotekta vitro. La pezo de aluminio uzita en la konstruaĵo egalas al tiu uzata en kvin aviadiloj de speco Airbus 380. Fine, sume 22 milionoj da laborhoroj estis necesaj por starigi la konstruaĵon.
La konstruado de la turo Burĝ Ĥalifa startis en 2004, kaj la ekstero estis finkompletigita kvin jarojn poste, nome en 2009. La ĉefa strukturo estas el plifortigita cemento. La konstruaĵo estis malfermita en 2010 kiel parto de nova disvolvigo nomata Dubaja Urbocentro. Ĝi estis planita kiel mejloŝtona centra peco de grand-skala, miks-cela disvolvigo. La decido konstrui tiun nuboskrapulon estis bazita sur la decido de la registaro diversigi el nafto-baza ekonomio, kaj pri Dubajo por akiri internacian agnoskon. La konstruaĵo estis origine nomita Burĝ Dubajo sed ĝi estis renomita honore al la reganto de Abudabio kaj prezidanto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, nome Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahjan;[2] Abudabio kaj la registaro de la UAE pruntedonis al Dubajo monon por pagi siajn ŝuldojn. La konstruaĵo rompis nombrajn altorekordojn, inklude sian proklamon kiel la plej alta konstruaĵo en la mondo.
Burĝ Ĥalifa estis desegnita de la arkitekto Adrian Smith, el la entrepreno Skidmore, Owings & Merrill, kiu desegnis ankaŭ la Willis-Turon en Ĉikago kaj la One World Trade Center en Novjorko. Hyder Consulting estis elektita kiel la kontrola superrigarda inĝeniera entrepreno, dum NORR Group Consultants International Limited estis elektita por superrigardi la arkitekturon de la projekto. La desegno estas derivita el la Islama arkitekturo de la regiono, kia tiu de la Granda Moskeo de Samaro. La Y-forma triparta plankogeometrio estis desegnita por plibonigi la loĝejan kaj hotelan areon. Abutmentaj centra kerno kaj aloj estas uzataj por subteni la alton de la konstruaĵo. Kvankam tiu desegno estis derivita el la Samsunga Tura Palaco 3a de Seulo, la centra kerno de la Burĝ Ĥalifa estas hejmo de ĉiu vertikala transportrimedo kun la escepto de elirŝtuparoj de ĉiu alo.[3] La strukturo havas ankaŭ ŝirman sistemon kiu estas desegnita por elteni la altajn temperaturojn de la varma somero de Dubajo. Ĝi enhavas totalon de 57 liftoj kaj 8 eskalatoroj.
El la financa vidpunkto de la arkitektura kaj inĝenierada procezoj, la originalaj Emaar disvolvigintoj suferis financajn problemojn, kaj postulis pli da mono kaj ekonomian financadon. La Ŝejĥo Ĥalifa, thnome reganto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, garantiis monhelpon kaj financadon, kio rezultis en la ŝanĝo de la nomo al "Burĝ Ĥalifa". La koncepto de profito derivis el la la fakto ke la alta denseco de disvolvigo kaj de komercaj centroj ĉirkaŭ la centra turo montriĝis sukcesa. La ĉirkaŭaj vendejaroj, hoteloj kaj lokaloj en la Dubaja Urbocentro generis la plej parton de la enspezo el la projekto kiel tuto, dum la turo "Burĝ Ĥalifa" mem faris malmultan aŭ eĉ nenian profiton.[4][5]
La kritika konsidero de "Burĝ Ĥalifa" estis ĝenerale pozitiva, kaj la konstruaĵo ricevis multajn premiojn. Estis tamen fortaj plendoj koncerne al la enmigrantaj laboristoj ĉefe el Suda Azio kiuj konsistigis la unuarangan konstruan laborforton. Tiuj plendoj centriĝis al malaltaj salajroj kaj la praktiko reteni iliajn pasportojn ĝis la postulitaj taskoj estos finkompletigitaj.[6] Tiurilate oni informis pri kelkaj memmortigoj.[7]