Deklaracio pri Esperanto
baza konstitucia dokumento difinanta la memkomprenon de la Esperantistoj kaj jure fiksanta la Fundamenton de Esperanto kiel lingva bazo de la planlingvo; akceptita de la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro je 1905 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Deklaracio pri la esenco de Esperantismo (malprecize ankaŭ "Deklaracio pri Esperant[ism]o" aŭ mallonge Bulonja Deklaracio) estas baza konstitucia dokumento difinanta la memkomprenon de la Esperantistoj kaj jure fiksanta la Fundamenton de Esperanto kiel lingva bazo de la planlingvo. Ĝi estas akceptita de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro je la 9-a de aŭgusto 1905.
La Bulonja Deklaracio difinas la celojn de la "esperantismo" en kvin punktoj; jen mallongigo:
- La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrala, kiu servu por interkompreniĝo de la diverslingvaj homoj[1].
- Lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo: Esperanto.
- La aŭtoro de la lingvo rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la lingvon kaj transdonis ĝin al la tuta mondo.
- La sola bazo, deviga por ĉiam kaj por ĉiuj esperantistoj estas la Fundamento de Esperanto.
- Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo.