Briĝo
kartludo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Briĝo estas kartludo por kvar ludantoj, dividitaj en duopojn, nomatajn ankaŭ flankoj (duopo batalas kontraŭ duopo). La ludo konsistas el sinsekvaj disdonoj, ĉiu el kiuj havas du fazojn: la aŭkcion kaj la kartludadon. Briĝo estas posteulo de la kartluda familio visto, kiu ankaŭ inkluzivas pikojn kaj kerojn.
|
Tiu ĉi artikolo estis artikolo de la semajno en la 48-a semajno de la jaro 2009. |
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) |
Rapidaj faktoj mensa sporto • kartludo • bidding-based game ...
Fermi
La briĝo ligiĝas al inicianto Culbertson. Tiu ĉi artikolo priskribas la klasikan robrobriĝon, kiun oni kutime ludas inter amikoj. Ekzistas ankaŭ kelkaj aliaj variantoj de la ludo, la plej gravaj estas turnirbriĝo kaj Ĉikago-briĝo (la diferencoj koncernas precipe la poentokalkuladon).