Borĝigin
From Wikipedia, the free encyclopedia
La klano Borĝigin (mongole Боржигин [bɔrt͡ʃigin], Borjigin), konata ankaŭ kiel Altan urag (mongole Алтан ураг, ora parencaro), estis la aristokrata klano de Ĝingis-Ĥano kaj de ties posteuloj. La fruaj anoj de la klano Borĝigin produktis regantaj princojn por Mongolio kaj Interna Mongolio ĝis la 20-a jarcento.[1] La klano formis la regantan klason inter la Mongoloj kaj aliaj popoloj de Centra Azio kaj Orienta Eŭropo. Nun la anoj de la klano Borĝigin troviĝas en la plejmulto de Mongolio, Interna Mongolio, kaj Ŝinĝango,[1] kvankam genetika esplorado montris, ke la posteularo de Ĝingis-Ĥano estas komuna en Centra Azio.