Blanka bastono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Blanka bastono estas ilo por blinduloj kaj vidhandikapuloj por ke ili trovu truojn kaj aliajn malhelpilojn kiuj estas sur la vojo. Blanka bastono estas ankaŭ signo, kiu montras al aliaj homoj ke la uzanto de la bastono estas blinda aŭ kiu havas malbonan vidkapablon. Je la 15-a oktobro estas la tago de blanka bastono internacie. En 6 de oktobro de 1964 usonana prezidento Lyndon Johnson signis HR 753, kiu deklaris tiun tagon sekurecan tagon de blanka bastono.
En kelkaj landoj bastonoj povas havi unu parton kun alia koloro. Ekzemple en Britio la bastono kun ruĝaj kaj blankaj strioj estas por surdblinduloj. En Finnlando oni opinias ke vintre aliaj povus pli bone rimarki bastonon kun kolora strio. En Argentino, parte vidaj malkapabluloj uzas verdan, blinduloj blankan bastonon.