Blanka Akacio
Esperanto-klubo en Odeso, Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Blanka Akacio estas Esperanto-klubo en Odeso, Ukrainio. La prezidanto de la klubo estas Semen Vajnblat.
Rapidaj faktoj Esperanto-klubo “Blanka Akacio” ...
Esperanto-klubo “Blanka Akacio” | |
---|---|
Lando | Ukrainio |
Sidejo | Odeso |
membro de | Ukrainia Esperanto-Asocio |
Fermi
La klubo kunvenas ĉiujn du semajnojn marde, en sia klubejo laŭ la adreso: Troickaja 41. Ekzistas ankaŭ apartaj kunvenoj-aranĝetoj de la kluba junulara sekcio (plejofte dimanĉe kaj plejofte ekster la klubejo), pri kiuj oni kutime informas en la paĝo de la Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru (vidu ligilon sube).
La klubo organizas ĉiujaran esperantan renkontiĝon Humurino en Odeso. En 1998, ĝi ankaŭ estis la loka organizantaro por la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda.