Birda gripo
gripo kaŭzita de virusoj devenintaj de birdoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Birda gripo estas infekta malsano kaŭzata de subgrupo de A-tipaj gripaj virusoj, determinita de la Internacia Oficejo de Epizootioj kiel A-klasa infekta malsano. Ĝi estas nomata ankaŭ vera kokpesto au eŭropa kokpesto. Ne nur kokoj, sed ankaŭ aliaj kortobirdoj kaj sovaĝaj birdoj estas infekteblaj de birda gripo.