Biologia disiĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Biologia disiĝo aludas al movoj de specioj for el ekzistinta populacio aŭ el la patra organismo. Kvankam simple moviĝanta el unu habitata areeto al alia, la disiĝo de individuo havas konsekvencojn ne nur por individua taŭgeco, sed ankaŭ por la populacia dinamiko, la populacia genetiko, kaj la specia distribuado.[1][2][3] Kompreno de la disixgo kaj de la konsekvencoj kaj por evoluaj strategoj ĉe specinivelo, kaj por procezoj ĉe ekosistema nivelo, postulas komprenon pri la tipo de disiĝo, la disiĝa teritorio de preciza specio, kaj pri la disiĝaj mekanismoj uzitaj.
Biologia disiĝo povas esti kontrastata kun geodisiĝo, kio estas mikso de antaŭe izolaj populacioj (aŭ tute biotoj) sekve de la erozio de geografiaj baraĵoj por disiĝo aŭ genfluo (Lieberman, 2005;[4][5] Albert kaj Reis, 2011[6]).
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |