Billie Jean King
usona tenisisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Billie Jean KING (naskiĝis la la 22-an de novembro 1943(nun 1943-11-22) en la urbo Long Beach de Kalifornio, do nun 80-jara) estas usona eksa mondfama tenisistino. Ŝi gajnis 12 unuopajn titolojn en la kvar tutmonde pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo, krome 16 en virinaj duopoj, kaj 11 en miksduopoj. Ŝi ofte reprezentis Usonon en la Federacia Pokalo. Ŝi estis membro de la venka usona teamo en sep Federaciaj Pokaloj kaj dum tri jaroj, ŝi estis la kapitano de tiu teamo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Billie Jean King | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Billie Jean Moffitt |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1943 (1943-11-22) (80-jaraĝa) en Long Beach |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Los-Anĝeleso • Long Beach Polytechnic High School |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Larry King (tennis) |
Amkunulo | Ilana Kloss |
Okupo | |
Okupo | tenisisto • tenisa trejnisto • sporta anoncisto • verkisto |
TTT | |
Retejo | http://www.billiejeanking.com |
Fermi
La sportistino defendas seksan egalecon kaj delonge pioniras pri egaleco kaj socia justeco. Ŝi ankaŭ estis la fondinto de la Virina Tenisa Asocio.