Biblia Tetragramo
la kvar literoj J-H-V-H (יהוה), kiu estas la konsonantoj de la nomo de Dio laŭ la Hebrea Biblio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Biblia Tetragramo (aŭ simple "la Tetragramo") estas tiu kvarlitera hebrea nomo de la Dio de la Abrahamaj religioj, יְהֹוָה (Jhvh), kiu plej ofte estas uzata en la Hebrea Biblio (la Tanaĥo, la Malnova Testamento). En Esperanto la nomo kutime literumatas Javeo, malofte ankaŭ Jahveo.
La vorto "tetragramo" devenas el la greka vorto τετραγράμμα, kiu signifas precize "kvarliteraĵo".