Bessie Smith
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bessie SMITH (15-an de aprilo 1898, en Chattanooga, Tennessee, Usono – mortis la 26-an de septembro 1937 en Clarksdale, Mississippi) estis usona kantistino, tre elstara kaj grav-rola bluskantistino. Ŝi akiris la titolon "Reĝino de la bluso" jam en la 1920-aj jaroj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Bessie Smith | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1894 (1894-04-15) en Chattanooga |
Morto | 26-an de septembro 1937 (1937-09-26) (43-jaraĝa) en Clarksdale |
Mortokialo | trafikakcidento |
Tombo | Mount Lawn Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | surstrata artisto • muzikisto • kantisto • dancisto • mimo |
Fermi
Ŝi pretigis 25 diskojn dum 10 jaroj, kun ekz. Louis Armstrong, Fletcher Henderson, Coleman Hawkins, Benny Goodman kaj Jack Teagarden.
En 1989 ŝi ricevis Grammy Award por Vivatingo. Ĝi estas inkluzivita en la Haloj de Famo de Ĵazo, Rokenrolo kaj Bluso.