Bernhard Ziegler
germana teologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bernhard Ziegler (1496-1552) estis germana teologo kaj hebreisto, profesoro pri Teologio en la Universitato de Lepsiko. En 1512 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lepsiko, kie li lernis la hebrean kun Antonius Margaritha. En 1525 li laboris en Ansbach, kiel profesoro pri la hebrea kaj reformisto. Tie ĉi li ankaŭ estis rektoro de la Kolegiata preĝejo Sankta Gumberto.
Bernhard Ziegler | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1496 (1496-11-10) en Gauernitz, Meißen, Germanio | |
Morto | 1-an de januaro 1556 (1556-01-01) (59-jaraĝa) en Lepsiko, Germanio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • universitata instruisto • verkisto vd | |
Aktiva en | Leipzig vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1526 li konatiĝis kun Konrad Cordatus en Legnica, kie Theodor Bibliander estis instruisto. Laŭ rekomendo de Marteno Lutero kaj Filipo Melanktono li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lepsiko, kie li diplomiĝis kiel Bakalaŭro (1541) kaj doktoro pri teologio en 1543. Li estis ankaŭ mentoro de Valentin Winsheim en Dippoldiswalde. Dum kelka tempo li partoprenis en disputo de Matthias Lauterwald kontraŭ Andreas Osiander (1498-1552). Bernhard Ziegler estis edziĝinta al Anna von Krosigk.