Bermudaj subtropikaj koniferaroj
Nearktisa WWF-ekoregiono en la biomo : tropikaj kaj subtropikaj koniferaj arbaroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La bermudaj subtropikaj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ili apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Bermudoj. Tiu ĉi gastigas sufiĉe grandan nombron de endemiaj plantoj kaj bestoj.
Bermudaj subtropikaj koniferaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Bermuda Subtropical Conifer Forests Ecoregion [+] | ||||
Je la tempo de la unuaj setlejoj de ŝippereaj anglaj ŝipistoj en 1593, Bermudo estis okupata de juniperaroj kaj de mangrovoj ĉe la marbordo. Pli ampla setlado ekis post 1609, kaj la koloniistoj ekhakis la arbarojn por doma kaj por ŝipa konstruado, kaj por terkultivado. En la 1830-aj jaroj, la postuloj de la ŝipkonstruada industrio estis senarbiginta la insulon, sed en pluraj areoj la arbaroj ekrekreskis. En la 1940-aj jaroj la juniperaroj estis neniigataj de enmetitaj koĉoj, kiuj mortigis proksimume 8 milionoj da arboj. Replantado kun rezistemaj arboj ekde tiam okazis, sed la areo kovrata de junipero estas nur 10% kompare kun tiu origine.