Benazir Bhutto
Pakistana ĉefministro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Benazir BHUTTO (Urdua: بینظیر بھٹو, IPA: [bɛnɜziɽ botɔ]) (21-a de junio 1953 en Karaĉio – 27-a de decembro 2007 en Rawalpindi) estis pakistana politikisto. Ŝi fariĝis la unua virino, kiu gvidis postkolonian islaman ŝtaton. Benazir estis dufoje elektita Ĉefministro de Pakistano. Ŝi estis unuafoje en 1988, sed devis demisii post 20 monatoj laŭ ordono de tiama prezidanto Ghulam Ishaq Khan surbaze de asertita korupto. Bhutto estis reelektita en 1993, sed estis denove forigita de Prezidanto Farooq Leghari en 1996, laŭ similaj akuzoj.
Benazir Bhutto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
بینَظِیر بُھٹّو بينظير ڀُٽو | |||||
Naskiĝo | 21-an de junio 1953 en Karaĉio, Sindh, Pakistano | ||||
Morto | 27-an de decembro 2007 en Rawalpindi, Punjab, Pakistano | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | terorisma atako vd | ||||
Tombo | Mausoleum of Zulfikar Ali Bhutto vd | ||||
Religio | Muslimo - Ŝijaismo | ||||
Lingvoj | urduo • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Pakistano vd | ||||
Alma mater | Lady Margaret Hall, Oxford, Radcliffe College, Harvard University | ||||
Partio | Pakistana Popola Partio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Bhutto family vd | ||||
Patro | Zulfikar Ali Bhutto vd | ||||
Patrino | Nusrat Bhutto vd | ||||
Gefratoj | Sanam Bhutto • Shahnawaz Bhutto • Murtaza Bhutto vd | ||||
Edz(in)o | Asif Ali Zardari | ||||
Infanoj | Bilawal, Bakhtwar kaj Aseefa | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | benazirbhutto.org | ||||
12-a kaj 18-a Ĉefministro de Pakistano | |||||
Dum | 19-a de oktobro 1993 – 5-a de novembro 1996 | ||||
Prezidento | Wasim Sajjad Farooq Leghari | ||||
Antaŭulo | Moeen Qureshi | ||||
Sekvanto | Malik Meraj Khalid | ||||
Dum | 2-a de decembro 1988 – 6-a de aŭgusto 1990 | ||||
Prezidento | Ghulam Ishaq Khan | ||||
Antaŭulo | Muhammad Khan Junejo | ||||
Sekvanto | Ghulam Mustafa Jatoi | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Benazir Bhutto loĝis en ekzilo en Dubajo ekde 1998, ĝis ŝi revenis al Pakistano la 18-an de oktobro 2007 post kiam ŝi intertraktis akordon kun generalo Pervez Musharraf, en kiu amnestio estis donita al ŝi – krom aliaj aferoj – kaj ĉiuj akuzoj pri korupto retiritaj. Ŝi estis la plejaĝa infano de eks-ĉefministro Zulfikar Ali Bhutto kaj Begum ("Sinjorino") Nusrat Bhutto, pakistanino de kurda deveno.
Benazir studis filozofion, politikon kaj ekonomikon ĉe la Universitato de Oxford, Britio kaj havis diplomon de la Universitato Harvard en Usono.
Dum antaŭ-balota mitingo la 27-an de decembro Bhutto estis murdita per pafo en la kapon. La atencinto ĉi-sekve mortigis sin mem per eksplodo, mortigante plurajn pliajn homojn.