Belle Époque
epoko de Eŭropa historio (1871–1914) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Belle Époque [bel epOk'] (esprimo de la franca lingvo: signife «Bela Epoko», kun nuanco, krom estetiko, de ekonomia potenco kaj de socia fiero) estas esprimo naskita antaŭ la Unua Mondmilito por aludi la periodon de la historio de Eŭropo inter la lasta jardeko de la 19-a jarcento kaj la eksplodo de la Granda Milito de 1914.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Belle époque (filmo). |
Tiu nomigo respondis parte al realo ĵus malkovrita kiu havigis novajn valorojn al la eŭropaj socioj (etendo de la imperiismo, antaŭenpuŝo de la kapitalismo, enorma fido en la scienco kaj la progreso kiel helpantoj de la homaro); ankaŭ aludas al epoko kiam la transformoj kaj ekonomiaj kaj kulturaj kiujn generis la teknologio influis sur ĉiuj tavoloj de la loĝantaro (ekde la aristokratio al la proletaro), kaj tiu nomo respondas parte ankaŭ al nostalgia rigardo kiu tendencis plibeligi la eŭropan pasinton antaŭan al 1914 kvazaŭ perdita paradizo post la enorma kontinenta vundo de la Unua Mondmilito.