Beladono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nigra beladono (Atropa belladonna) estas plurjara herbo kun kloŝformaj, brune violkoloraj floroj kaj brilglataj, nigraj, venenaj beroj. Ĝi havas ovoformajn, glatrandajn foliojn (la folilameno longas 10–20 cm). La tigo de la planto altas 1-2 metrojn. La planto (folio, radiko, frukto) enhavas la alkaloidon atropino.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionNigra beladono, Biologia klasado ...
Nigra beladono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Atropino donis al la planto beladono la nomon: Iam virinoj uzis etan kvanton da atropino (ekstraktita el beladono) por pligrandigi la pupilojn kaj tiel aspekti pli alloge ("bele").
Ĝi estas kuracplanto, kies folio, radiko uzatas por diversaj farmaciaĵoj.