Baza tunelo de Lötschberg
From Wikipedia, the free encyclopedia
La baza tunelo de Lötschberg estas fervoja tunelo, kiu ligas la svisajn urbojn Frutigen kaj Raron. Ĝi longas 34,6 km kaj trairas la monton Lötschberg, laŭ sia nomo, je la baza (vala) nivelo, inter 650 kaj 830 m super marnivelo. Ĝi do situas multe malpli alte ol la antaŭa tunelo de Lötschberg de 1913, kiu situas 1200 metrojn super marnivelo.
La tunelo estis inaŭgurita la 16-an de junio 2007. Plena ekfunkcio devis okazi la 9-an de decembro 2007, kiam la jaraj horaroj ŝanĝiĝis. Ne estas klare, ĉu la persona trafiko vere efektiviĝis.
La tunelo estas parto de la svisa alt-rapida fervoja projekto AlpTransit.