Barboparuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Barboparuo, Lipharulo, Barbopanuro aŭ Panuro, Panurus biarmicus, estas tre rara eta paserina birdo. Ĝi estas konata kiel Barboparuo pro ia simileco kun la Longvosta paruo, aŭ kiel Barba paradoksornito kiam ĝi estis lokita kun tiuj post esti forigita de la familio de paruedoj. Sed laŭ pli ĵusaj pristudoj, ĝi estas fakte unika kantobirdo – neniu alia vivanta specio ŝajne estas specife rilata al ĝi. Tiel ŝajnas, ke oni devus agnoski la monotipan familion de Panuredoj kun nur tiu genro kaj specio. Ĝi estis iam konsiderata membro ĉu de Timaliedoj ĉu de Paradoksornitedoj.
Barboparuo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Barboparuo, maskla plenkreskulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Panurus biarmicus (Townsend, 1837) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Barboparuo estas specio de moderklimataj Eŭropo kaj Azio el Bretonio al la Kaspia Maro tra Iberio, Centra Eŭropo, Hungario, Rumanio, Bulgario, Krimeo ktp., sed kun teritorio tre fragmentita, ĉar dependas nur de humidejoj. Ĝi estas loĝanta kaj plej parto de birdoj ne migras escepte pro eventualaj invadaperoj aŭ movoj pro malvarma vetero. Ĝi suferegas pro malvarmegaj vintroj, kiuj povas mortigi multajn birdojn.