Banderolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Banderolo (de la franca vorto banderole por "eta bendo") estas bendo aŭ rubando el papero, uzata por ĉirkaŭligi objekton.
Unuflanke tiaj banderoloj uzatas por kunteni kaj pli bone poŝte transporti gazetojn, ebligante sur la banderolo indiki la celadreson, sendinton kaj afrankon.
Aliflanke banderoloj ankaŭ fikse fermas konsumeblajn varojn, por kiuj necesas pagi specialajn impostojn - unuavice alkoholaĵojn kaj tabakajn produktojn. Aĉetante tian produkton, oni tuj vidas ke la imposto estis pagita, kaj ekkonsumante ĝin necesas forŝiri la banderolon.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri poŝto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
- Kategorio Banderolo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Banderolo en ReVo