Bahaa Sankta Familio
la familio de Bahao (Bahá'u'lláh), rigardata kiel sankta en Bahaismo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tradukita el la angla artikolo de WIKIPEDIA titolita "Bahá'u'lláh’s Family" .
Bahá'u'lláh (arabe: بهاء الله , t.e."Gloro, Splendoro, Lumo de Dio") estis la fondinto kaj la profeto de la Bahaa Kredo. Li naskiĝis en Teherano (Ṭihrán), ĉefurbo de Persujo, je la 12-a de novembro 1817 (2-a de Muḥarram 1233 p.H.). Lia nomo estis Mírzá Ḥusayn 'Alí Núrí kaj Li estis le filo de persa noblulo Mírzá Buzurg de Núr (en la provinco de Mázindarán), kiu estis la Veziro de la Ŝaho, kaj de lia edzino Khadíjih Khánum. Li fariĝis elstara babano kaj fondis la Bahaa Kredon, deklarante en 1863 Sian mision kiel "Tiu, Kiu Dio malkaŝos" anoncita de la Báb.
La Familio de Bahá'u'lláh konsistas el tri edzinoj kun iliaj gefiloj. Por informoj pri la patro kaj la gefratoj de Bahá'u'lláh, vidu la artikolon pri Mírzá Buzurg.
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ». |