Eksperimenta urbeto en Suda Hindio. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Auroville (prononcata franclingve[oroVI:L], tamileஆரோவில்)[1] estas homa komunumo de proksimume 2000 internaciaj loĝantoj ekkonstruita en 1968 laŭ la ideoj de Sri Aŭrobindo, barata filozofo kaj la direktoj de la franca Mirra Alfassa, ankaŭ nomita «La Patrino»[2]. La tiel nomata urbo troviĝas en la sudorienta Barato, 160km sude de Ĉenajo kaj 6km norde de Pondiĉero, en Tamilnado, ĉe la marbordo. Auroville aspektas nun pli kiel arbaro inter kiu staras pli ol 100 komunaĵoj ol kiel vera urbo. La projekto iom post iom popularigis kaj allogas nun multajn turistojn el la tuta mondo, scivolemajn pri tiu originala entrepreno.
Rapidaj faktoj urbo • intenca komunumo, Administrado ...
Auroville, internacia urbo, ofertas multajn eblecojn kaj ŝancojn en preskaŭ ĉiuj kampoj. Laŭ sia Ĉarto, Auroville apartenas al la tuta homaro kaj al neniu specife. Auroville estos loko de edukado[3].