Ayaan Hirsi Ali
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ayaan HIRSI ALI naskiĝis la 13-an de novembro 1969 en Mogadiŝo, Somalio. Ŝi estis membro de la nederlanda parlamento por la liberala partio. Ayaan Hirsi Ali parolas pri la subpremado de la virino en la islama religio. Kune kun Theo van Gogh ŝi faris la islamokritikan filmon 'Submission I', Submetiĝo I. Ŝi diris ke ŝi volas ankaŭ fari la duan parton Submetiĝo II. Ŝi kaj ŝiaj samideanoj esperas, ke la filmoj helpos la emancipiĝon de islamaj virinoj. En 2005 la usona revuo Time listigis ŝin kiel unu de 100 influhavaj personoj. Unu el siaj samideanoj diris ke li esperas ke ankaŭ aliaj personoj faros multe da “Submetiĝoj”.
Ayaan Hirsi Ali | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ayaan Hirsi Ali | |||||
Naskiĝo | 13-an de novembro 1969 (1969-11-13) (54-jaraĝa) en Mogadiŝo | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | angla • nederlanda • somala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando • Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno vd | ||||
Partio | Popola Partio por Libereco kaj Demokratio • Partij van de Arbeid vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Hirsi Magan Isse vd | ||||
Edz(in)o | Niall Ferguson vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • aktivulo • scenaristo • ĵurnalisto • sciencisto • verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Submission ❦ The Caged Virgin ❦ Infidel ❦ Heretic: Why Islam Needs a Reformation Now ❦ Nomad: From Islam to America vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jam unu nekonata persono (esperantisto) plenumis la peton kaj li aǔ ŝi faris la retan Submetiĝon III en Esperanto. En ĉi tiu reta versio estas ankaŭ 3 bildoj el la filmo Submetiĝo I, kaj eblas elŝuti la filmon Submetiĝo I.
En majo 2006 konatiĝis ke ŝi mensogis pri ŝia identeco kiam ŝi petis azilon en Nederlando. En junio 2006 la nederlanda kabineto demisiis pro la afero pri ŝia nederlanda civitaneco.