Auguste de Montferrand
From Wikipedia, the free encyclopedia
Henri Louis Auguste Ricard de MONTFERRAND estas granda francdevena arkitekto multjare laborinta en Rusio. Li naskiĝis en Chaillot (nun parto de Parizo, Francio) la 23-an de januaro 1786, mortis la 10-an de julio 1858 en Sankt Peterburgo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Auguste de Montferrand | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1786 (1786-01-23) en Chaillot |
Morto | 28-an de junio 1858 (1858-06-28) (72-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • arthistoriisto |
Verkoj | Katedralo Sankta Isaako de Sankt Peterburgo Alexander Column Monument to Nicholas I Transfiguration Cathedral |
Fermi
Montferrand studis arkitekturon en Parizo kaj poste militservis en la Napoleona armeo, en kiu li meritis prestiĝan nacian ordenon La Honora Legio.
En 1814, kiam la rusaj trupoj okupis la francan ĉefurbon, lin invitis imperiestro Aleksandro la Unua, kiu interesiĝis pri liaj arkitekturaj projektoj, por laboro en Rusio.
Montferrand translokiĝis al Sankt Peterburgo en 1816 kaj fruktodone kreadis tie dum kvardek unu jaroj ĝis morto okazinta en 1858.
Lin oni enterigis en la tombejo de Montmartre en Parizo.