Maltonaleco
la manko de fiksita tonalo en muzika verko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Maltonaleco (iufoje atonaleco, de la angla atonality kaj la franca atonalite) estas tipo de muziko kiu, en la plej larĝa senco, ne havas tonalan centron aŭ tonalon kaj do rekte kontrastiĝas kun tonaleco. Ĝenerale dirante, en maltonaleco mankas hierarkio fiksiĝanta je unu centra tonalto (t.e. toniko), kaj la notoj de la kromata (duontona) gamo ĉiuj funkcias sendepende unu de la alia.
En pli streta senco, la termino maltonaleco priskribas muzikon kiu ne konformas al la sistemo de tonalaj hierarkioj regantaj kaj karakterizantaj eŭropan muzikon ekde la 17-a jarcento ĝis la fino de la 19-a jarcento. Tamen la ekzaktan difinon kaj priskribon de maltonaleco oni povas disputi en la kunteksto de aparta komponaĵo.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri muziko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |