Athens (esperantigita Ateno) estas urbo en Kantono Clarke, Georgio, Usono en la nordorienta parto de la ŝtato, ĉe la orienta finstacio de la ŝoseo Georgia 316. La Universitato de Georgio troviĝas en ĉi tiu universitata urbeto kaj respondecas por Athens kaj por ĝia sekva kreskado. Laŭ la popolnombrado de 2000, la unuigita urbo-kantono (enhavante ĉiujn neenurbigitajn partojn de Kantono Clarke, krom parto de Bogart kaj Winterville) havas ĉioman loĝantaron da 100.266 homoj. La urba areo havas loĝantaron da 175.085 homoj, laŭ la popolnombrada proksimumo de 2005. Athens estas enhavita en la Kantono Athens-Clarke, Georgio Metropola Statistika Areo, kaj estas ĉi ties ĉefa urbo.
Rapidaj faktoj urbo de Usono • komunumo de Georgio • unuiĝinta civito-kantono • urbego • kantona sidejo, Administrado ...
Fermi