Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy
From Wikipedia, the free encyclopedia
La atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy, la 35-a prezidento de Usono, okazis vendrede, la 22-an de novembro 1963 en la teksasa urbo Dallas je la 12-a horo kaj 30 minutoj (loka tempo; 18:30 UTC). John F. Kennedy estis morte vundita per pafaĵo el pafilo Carcano M91/38, kiam enkadre de kampanjo por prezidenta baloto en 1964 li estis traveturanta tra stratoj de Dallas en malfermita aŭtomobilo akompanata de sia edzino Jacqueline, la teksasa guberniestro John Connally kaj ties edzino Nellie. Grave vundita estis ankaŭ la guberniestro Connally, kiu supervivis la atencon.
Atenco kontraŭ John F. Kennedy | |
---|---|
John F. Kennedy kun la edzino Jacqueline (dekstre) kaj teksasa guberniestro John Connally kun la edzino Nellie mallongtempe antaŭ la atenco | |
Historia periodo: | Malvarma milito |
Celo: | John F. Kennedy prezidento de Usono |
Sekvoj: | morto de J. F. Kennedy; vicprezidento Johnson fariĝas prezidento |
Dato: | 22-a de novembro 1963 |
Loko: | Dallas, ŝtato Teksaso (Usono) |
Verŝajna atencanto: | Lee Harvey Oswald |
Uzita armilo: | fusilo Carcano M91/38 |
Kazo hodiaŭ: | diskutebla |
Esplorado de la komisiono de Warren (1963-1964), aparta komitato por esploro de la atenco de la Usona Domo de Reprezentantoj (mallongigite angle: HSCA) (1976-1979) kaj diversaj registaraj agentejoj venis al konkludo, ke la atenco estis farita de Lee Harvey Oswald, la eksa membro de Marista infanterio de Usono. La komisio de la Domo de reprezentantoj plie konstatis, ke la murdo estis rezulto de "ampleksa komploto". Sed la karaktero de tiu ĉi komploto ne estis klarigita kaj ekzistas nur vico da suspektoj. En la fono de la atenco povis stari ekzemple la kuba reĝimo de Fidel Castro, Sovetunio, kubaj komunumoj sur la teritorio de Usono kaj aliaj. La suspekton eĉ trafis servojn de la usona registaro kiel FBI aŭ CIA kaj la vicprezidenton Lyndon B. Johnson, kiu laŭ la konstitucio de Usono transprenis post la morto de Kennedy la oficon de ŝtatestro. La verŝajna pafisto, Lee Harvey Oswald, konfesis nenion kaj estis murdita nur du tagojn post sia kaptiĝo.
La atenco kontraŭ la eksterordinare populara prezidento kaŭzis tutmondan reeĥon. La funebro okazis la 25-an de novembro 1963 kaj partoprenis ĝin pli ol 90 reprezentantoj de landoj el la tuta mondo, inkluzivante Sovetunion. Kiel ne multaj aliaj politikaj eventoj la murdo de Kennedy forte enskribiĝis en la memoron de la popolo de Usono, sekve plimulto de memorantoj ĝis hodiaŭ scias, kion ili estis farantaj en la momento, kiam ili eksciis la informon pri la atenco.