Atakama-Dezerto
dezerto en Sudameriko kaj neotropisa WWF-ekoregiono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Atakama-Dezerto (hispane Desierto de Atacama) aŭ Atakamo (hispane Atacama) estas la plej malnova kaj plej seka dezerto de la mondo. Ĝi situas en norda Ĉilio.
Rapidaj faktoj ekoregiono, dezerto, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] ...
Atakama-Dezerto | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
dezerto, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |||
Lando | Ĉilio | ||
Supermara alteco | 2 657 m [+] | ||
Koordinatoj | 24° 30′ 0″ S, 69° 15′ 0″ U (mapo)-24.5-69.25 | ||
Akvokolektejo | 105 000 km² (10 500 000 ha) [+] | ||
Areo | 105 000 km² (10 500 000 ha) [+] | ||
Atakama-Dezerto | |||
Vikimedia Komunejo: Atacama Desert [+] | |||
Fermi
Tamen ĝi ankaŭ estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj. Kune kun Seĉura-Dezerto, Atakama-Dezerto konstituas la tutmondaj 200-regionon "atakama kaj seĉura dezertoj".