Arve
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arve estas rivero, kiu fontas en la masivo de Blanka Monto. Ĝi precipe fluas tra la franca departemento Haute-Savoie kaj alfluas Rodanon meze de Ĝenevo, proksimume unu kilometron post la rodana elfluo el Lago Lemano. Dum siaj 107 km, ĝi trairas la landlimon inter Francio kaj Svislando. En ĉi-lasta, ĝi fluas nur 9 kilometrojn.